Deklaracio 2011-08-10:
Vizito de M. Ratzinger en Hispanujo


La Internacia Asocio de Liberpenso, kunigita okaze de sia fondo-kongreso aprobis la jenan deklaracion :

Antaŭ la baldaŭa vizito de M. Ratzinger, estro de la katolika Eklezio, en Hispanujo de la 19a ĝis la 21a de aŭgusto, ni protestas ĉe la hispana registaro pro tio ke ĝi sin kompromitas kun individuo kiu troviĝas kape de aŭtoritata, mizogina kaj maldemokrata grupo. Ni same protestas pro tio ke la hispana registaro financigas lian vojaĝon al civitanoj kiuj ne konsentas kun liaj ideoj, des pli kiam tiu lando elportas situacion de profunda ekonomika krizo.

Ni subtenas ĉiujn agojn de protestado okazantajn en multaj urboj, malgraŭ la opono de la aŭtoritato kiu ne respektas la ne-religian karakteron de la Ŝtato menciitan de la Hispana Konstitucio.

Oslo la 10an de aŭgusto.


XHTML CSS